Iberocoop/Ĉarto de Bonaero

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki

Ĉi tio estas Esperantigo de dokumento originale verkita en la hispana. Por legi la originalan tekston vidu Iberocoop/Carta de Buenos Aires.

Ni, reprezentantoj de la kunvenintaj organizoj ĉe la Kvina Vikimedia Iberoamerika Renkontiĝo, Iberoconf, en Bonaero de la 10-a ĝis la 12-a de junio 2017, deziras informi al la Vikimedia Fondaĵo la jenon:

  1. Ni estas konvinkitaj pri la riĉeco, diverseco, identeco kaj multkulturismo de ni homoj kiuj konsistigas la Vikimedian movadon. Kiel esprimis la okcitana artisto Benjamin Vautier, "Ne ekzistas popolo sen kulturo, nek kulturo sen lingvo."
  2. Ni estimas ke efikaj rimedoj jam estis uzitaj por pli granda lingva diverseco ene de la Vikimedia movado. Ni instigas ke la tradukado estu prioritato en la paĝaroj ĉu pri kunlaborado ĉu pri internacia administrado kaj ke efikaj rimedoj estu disvolviĝataj sekve: samtempa tradukado en internaciaj renkontiĝoj, ekzemple.
  3. Komunikado inter organizoj kaj la Vikimedia Fondaĵo -ĉefe monpetadon kaj ties publikan raportadon- devus esti submetebla laŭ la denaska lingvo de petantoj kaj tio ne devus influi la akcepton aŭ malakcepton de la peto.
  4. Ni deziras ke ekzistu konscio de kiuj taksas kaj aprobas buĝetojn en la Vikimedia Fondaĵo kaj la movado pri tio ke la kunteksto de ĉiu organizo petanta havas specifan realaĵon, tial, la sukcesaj modeloj povas esti malsamaj. Ni proponas daŭrigi diversigadon de la modeloj metrikaj konsiderante ekvilibron inter kvalito kaj kvanto.
  5. Estis pravo la disvolviĝo kaj efektivigo de la Vikimedia Strategio 2030 konsiderante la efikan partoprenon de homoj en sia propra lingvo. Ni kredas ke ĉi tio devas esti subtenata kaj penetri ĉiujn aspektojn de la Vikimedia movado, inkluzive de ties decidofaraj mekanismoj, ties gravaj komunikaĵoj kaj ties ĉeestaj renkontiĝoj.
  6. La komunikado de la Vikimedia Fondaĵo devas esti justa, diversa, nestereotipaj kaj konsideri eldonajn liniojn respektantaj la apartajn kuntekstojn de agado de la Vikimediaj membroj. Ni petas ke la komunikadaj rimedoj pligrandigu la atenton pri la organizoj kaj agadoj, kaj ne nur pri individuaj kazoj kiuj povas malklarigi la kolektivan spiriton de la membriĝintaj organizaĵoj.

Subskribas ĉeloke:

Wikimedia Argentina (Vikimedio Argentino)
Wikimedia Chile (Vikimedio Ĉilio)
Wikimedia México (Vikimedio Meksiko)
Wikimedia Venezuela (Vikimedio Venezuelo)
Wikimujeres (Vikivirinoj)
Wiki Educação Brasil (Viki Edukado Brazilo)
Wikimedistas de Colombia (Vikimediistoj el Kolombio)
Wikimedia Uruguay (Vikimedio Urugvajo)
Wikimedistas de Ecuador (Vikimediistoj el Ekvadoro)
Basque user group (Eŭska Uzantogrupo)
Grupo de Usuários da Comunidade Wikimedia no Brasil (Uzantogrupo de la Vikimedia Komunumo en Brazilo)
Wikimedia España (Vikimedio Hispanio)

Legu allingve[edit]