Wikimedia Chapters Association/Establishment of the Chapter Council Steering Committee/eo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki

Saluton ĉiuj,

Lasta sabato estis grava tago por la vikimedia movado, kiam dudek ses unuiĝoj esprimis ilian deziron aliĝi al la nova Vikimedia Unuiĝara Asocio kaj sep aliaj esprimis ilian subtenon, se konvenaj kondiĉoj estos plenumitaj.

La Asocio estis fondita post multaj diskutoj kaj akceptado aŭ malakceptado de ŝanĝoj, en malferma diskuto tra interkonsentiga decidado. Post la decido pri la Statuto la kunveno decidis krei komitaton kun kvar membroj por gvidi la procezon de kreado de la Asocio. Ĉi tiu komitato konsistos el Damian Finol, Frieda Brioschi, Craig Franklin kaj Tomer Aŝur, kaj laboros volontule ĝis Wikimania 2012, kie ĝi transdonos ĝian mandaton al elektita pagita Ĝenerala Sekretario.

La komitato havis sian unuan renkontiĝon dimanĉe kaj faris la sekvantajn decidojn:

  1. En la lumo de la plurlingva naturo de nia movado, la komitato eldonos ĝiajn rezoluciojn en Esperanto por helpi la tradukadon al aliaj lingvoj.
  2. La komitato agos en malferma procezo pere de Meta Wiki, retpoŝto, IRC kaj aliaj rimedoj de komunikado por ke ĝi povu ricevi tiom multe da kontribuaĵoj kiom eble, de iu ajn.
  3. La komitato konstruos infrastrukturon por la Asocio. La plej urĝaj aferoj estas:
    1. Elektado de la lando per registri - la komitato decidis eldoni malneton por la kriterioj de elektado de la loko. Poste, la komitato ricevos kontribuaĵojn de la komunumo rilate al la kriterioj, kaj ĝi provizos ilin al ekstera firmo kiu kompetentas kun registrado de internaciaj organizoj, por ke ili povu rekomendi eblajn lokojn.
    2. Sugesto de Ĝenerala Sekretario - La komitato prezentos malneton por la laborposta priskribo de la Ĝenerala Sekretario por rimarkoj de la komunumo kaj poste eldonos ĝin por varbi por la laborposto. La decido estos farita enrete antaŭ Wikimania 2012 per la elektitaj Konsilianoj de la membraj unuiĝoj.
    3. Konstruado de malferma, travidebla procezo de decidado por la laboro de la komitato kaj de la Asocio.

Vi povas trovi la Statuton subskribitan de la unuiĝoj tie cxi: http://meta.wikimedia.org/wiki/WCA_Charter. La komitatanoj esperas ke ĉiu partoprenos la procezon kontrui tiun ĉi gravan organizon.

Ni deklaras nian sindediĉon al la sukceso de la Asocio.

Frieda Brioschi, Craig Franklin, Tomer Aŝur kaj Damian Finol
Realigantoj de la establigo de la Unuiĝara Asocio