subvencioj:JDP/Proponoj/2014-2015 fojo2/Komunuma taksado

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
This page is a translated version of the page Grants:APG/Proposals/2014-2015 round2/Community review and the translation is 100% complete.

Bonvenon en la komunuma taksejo por la proponoj de la Jara Donacdisdona Programo de la FDK.

Ni feliĉas ke vi estas ĉi tie.

Bonvolu noti ke tiu voko doni taksojn temas pri la kvar donacprogramoj fare de Vikimedia Fondo. La Vikimedia Fondo ĉi-jare havas buĝeton je 58,5 milionojn da dolaroj, ĉefe el donacoj. La Jara Donacdisdona Programo (JDP) ĉi-jare disdonos pli ol ses milionojn da dolaroj al ligitaj organizoj por ties laŭmisiaj programoj. Dum tiu komunuma taksa periodo (1a ĝis 30a de aprilo 2015) la Fondusa Disdona Komitato (FDK) invitas vin taksi la tiufojajn proponojn kiel uzi la Vikimedian donacmonon por subteni la prioritataĵojn. Sekvos listo de tiuj proponoj. Vi bonvenas partopreni kun aliaj komunumaj membroj, FDK-dungitoj, aŭ Vikimediaj organizoj (en la angla tiel nomataj "entities") en viki-propraj diskutoj pri ajna propono.

Tiuj proponoj venas de Vikimediaj organizoj bezonantaj Vikimedian Fondon por realigi siajn jarplanojn. Kelkaj proponoj estas longaj, sed ĉiuj havas superrigardejon kadrantan la bazajn komponantojn de ĉiu bezono kaj la tutan bezonatan monon en dolaroj.

Post taksi proponon, bonvolu afiŝi viajn komentojn kaj demandojn en la diskutpaĝo de la propono. Vi rajtas afiŝi demandojn kaj respondojn en via propra lingvo, ne nepre la angla.

Kiam vi legas proponon, vi eble konsideru kelkajn demandojn:

  • Kian sperton havas la organizo, kiu ebligos realigi la proponon?
  • Kiom plenumeblaj estas la celoj kaj intencoj de la propono?
  • Kiel partoprenigita estas la komunumo? Se tiu propono estos sukcesa, kiel ĝi efikos en la komunumo?
  • Kian efikon havos la proponita programo?
  • Kiuj laboroj plej ekscitas vin, kiuj malplej?
  • Ĉu vi bezonas plian informon post legi la proponon?

La komentoj kaj demandoj de la komunumo helpos al la FDK decidi. Ili legiĝos kaj taksiĝos de la FDK-dungitaro antaŭ kiam ĝi kunmetos taksaron kaj ili ankaŭ konsideriĝos rekte de la FDK dum la pripensadoj. Komunumaj komentoj estas necesegaj por taksi proponojn efektive. Ni supozas ke la Vikimediaj organizoj, donitaj tiujn proponojn, povos respondi pri viaj komentoj kaj demandoj. Se vi havas ĝeneralajn komentojn kaj demandojn pri la tiufojaj proponoj, metu ilin en la diskutpaĝon.

Legu pli pri la komunuma partopreno

Proponoj taksendaj

Legu pli pri la Fondusa Disdona Komitato kaj la Jara Donacdisdona Programo