Teknikaĵoj/Novaĵoj/2020/23
Appearance
La ĉiusemajnaj resumoj de Teknikaj Novaĵoj helpas vin monitori ĵusaj ŝanĝojn pri programaroj, kiuj eble efikos sur vin kaj viajn kolegajn Vikimedianojn. Abonu, kontribuu, kaj prikomentu.
antaŭen | 2020, semajno 23 (lundo 1-a de junio 2020) | posten |
Plej novaj teknikaj novaĵoj el la Vikimedia teknika komunumo. Bonvolu sciigi aliajn uzantojn pri ĉi tiuj ŝanĝoj. Ne ĉiuj ŝanĝoj efikos sur vin. Tradukoj estas haveblaj.
Lastaj ŝanĝoj
- Ekzistas nova beta-versio de la aplikaĵo de Vikimedia Komunejo por Android. Ĝi havas novan funkcion por zomado, kiam vi spektas bildojn. Ĝi povas ankaŭ sugesti lokojn, kiam vi alŝutas fotojn kun geografiaj etikedoj. [1]
Problemoj
- Okazis problemo pri la datenbanko de Komunejo en la 27a de Majo. Komunejo ne estis redaktebla dum ok minutoj. Pro tiu problemo, la datenbanko estis movita. Tio kaŭzis alian mallongan nurlegeblan periodon en la 29a de Majo. [2][3][4]
- La etoso Vector havis problemon, ke vi ne povis aldoni ligilojn al la artikolo en aliaj lingvoj. Vi ne povis vidi la paragrafon, se ne jam ekzistis ligiloj al aliaj lingvoj. Tio ankaŭ forigis ligilojn al traduko de enhavo kaj al lingvaj agordoj. Tio estas nun riparita. [5]
Ŝanĝoj okazontaj poste ĉi-semajne
- Vi povas esti sciigata kiam oni kreas ligilon al paĝo kreita de vi. Vi povas malŝalti sciigojn por individuaj paĝoj. Vi povas ankaŭ tuj malŝalti ilin en la sciigoj ricevitaj de vi. [6]
- La nova versio de MediaVikio estos en testaj vikioj kaj MediaWiki.org ekde 2 junio. Ĝi estos en ne-Vikipediaj vikioj kaj kelkaj Vikipedioj ekde 3 junio. Ĝi estos en ĉiuj vikioj ekde 4 junio (kalendaro).
Teknikaj novaĵoj preparitaj de verkantoj de Teknikaj Novaĵoj kaj afiŝitaj de roboto • Kontribui • Traduki • Esti helpata • Prikomenti • Aboni aŭ malaboni.