Wikimedia Foundation elections/Board elections/2005/Candidates/eo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
2005 balotoj por la administrantaro
Organizado


Sur ĉi paĝo, la kandidatoj en la baloto por la Administra konsilantaro de Wikimedia povas sin prezenti. Du delegitoj estos elektitaj por du jaroj.

Por kandidtatiĝi vi devas esti redaktinta almenaŭ 400 foje en la projekto Wikimedia el kiu vi voĉdonas; unua redakto estu okazinta almenaŭ 90 tagojn antaŭ le 30-an de majo 2005 00:00 (UTC).

Rimarku ke vi ne povas partopreni la konsilantaron anonime : vi nepre publike konigu vian veran identecon. La kandidatoj ankaŭ devos nepre plene diskoniĝi ĉe ĉu User:Danny ĉu User:Aphaia ĉu User:BjarteSorensen ĉu User:Datrio, krom se jam estis farite en la antaŭaj balotoj. Ni rilatos kun vi por pli da detaloj. La kandidatoj kies identeco estos konfirmita ĉe la oficialaj organizantoj havos la vorton "konfirmita" apud sia nomo.

Bonvolu kopii la modelon kaj plenigi ĝin per la petataj informoj. Por ne favori kanditaton pli ol alian bonvolu enskribiĝi en alfabeta ordo konforme al la algoritmo de unikoda alfabeta ordigo.

Vi rajtas verki vian kandidatiĝon en iu(j) ajn lingvo(j) sed ni rekomendas al vi enmeti la anglan. Via kandiatiĝo ne devas longi pli ol 1000 vortojn en kiu ajn lingvo . volontuloj tradukos vian kanditatiĝon en aliajn lingvojn kaj ni klopodos por ke la kandidatiĝoj estu alireblaj en kiel eble plej multe da lingvoj.

Ekzemplo[edit]

Bonvolu aldoni viajn informojn sub la sekcio "Kandidatoj", sekvante ĉi modelon :

=== [[User:Uzula nomo]] ===

'''Uzulo :''' ~~~
'''Vera nomo :''' xxxxx xxxxx
'''Loĝloko :''' Urbo, Lando 
'''Uzula(j) paĝo(j) :''' xxxxx
'''Partoprenante en Wikimedia de :''' xxxx
'''Projektoj en kiuj mi partoprenas :''' xxxxx, xxxxx, xxxxx
'''Lingvoj en kiuj mi partoprenas :''' xxxxx, xxxxx, xxxxx
'''Ligoj al miaj kontribuoj :''' xxxxx, xxxxx, xxxxx
'''Via kandidatiĝo :''' (bonvolu en ne pli ol 1000 vortoj)
'''Bonvolu tie skribi viajn demandojn  :''' xxxxxx

Listo[edit]

Kandidatoj[edit]

Angela Beesley[edit]

Angela en la unua renkontiĝo en Britio, 2004

Uzulo: Angela
Vera nomo : Angela Beesley
Loĝloko: Berlino, Germanio / Colchester, Anglio

Uzulaj paĝoj: Meta, Angla Vikipedio, Germana Vikipedio, Vikio de la Fondaĵo, Komunejo, Vikifontoj, Vikilibroj ... ktp
Partoprenante en Wikimedia de : Februaro 2003. Administrantino de Junio 2004 (Vidu en:User:Angela/Election por detaloj pri mia antaŭa kandidatiĝo).
Projektoj en kiuj mi partoprenas: Precipe Angla, Meta, Vikio de la fondaĵo, Vikio de Vikimanio, kaj Subvencipeta vikio. Ĉiel ajn, granda parto de kion mi faris lastjare pli koncernis la komunikadon - interne de la administra konsilantaro (board), interne de la projektoj kaj eksteren - ol kontribuoj kaj redaktoj en la vikioj. Mi planas daŭrigi tiun laboron, detalante ĉiujn kunvenojn de la konsilantaro, prezentante la Wikimedia-projektojn en la konferencoj [1], komunikante kun la komunumo tiel ke ni alprenu decidojn kiuj spegulu ĝian opinion, respondante al centoj da retpoŝtaĵoj ricevitaj de la konsilantaro [2] kaj kultivante eksterajn kontaktojn [3].

Lingvoj en kiuj mi partoprenas : Mi redaktis pli ol 50 000 foje tra 270 projektoj de Wikimedia. Ĉirkaŭ 80% el ili estis en la anglalingva Vikipedio.
Ligoj al miaj kontribuoj: La Templinio de Angela montras miajn neredaktajn kontribuojn (inkluzive de prelegoj renkontiĝoj kaj konferencoj). Kontribuoj en Vikipedio : Angla, Simpla Angla, Germana, Franca, Hispana. Meta, vikio de Fondaĵo, Vikivortaro, Vikifontoj, Komunejo, Memorejol, Vikilibroj, vikinovaĵoj ...ktp

Via kandidatiĝo:

Mi celas

  • konservi la helpemajn celojn de Wikimedia,
  • garantii financan kaj juran estonton por la projekto,
  • respekti kaj pluteni niajn principojn neŭtraleco, ĝentileco, libereco, malfermiteco
  • kuraĝigi la partoprenon en la fondaĵo pere de komitatoj kaj de lokaj asocioj,
  • disvolvi novajn monkoletajn ideojn kaj eviti ĉian dependecon ligitan al unika rimedfonto,
  • priserĉi sponsorojn kaj eksterajn kunlaborojn ne perdante nian sendependecon,
  • koncentriĝi pri la ekzistantaj projektoj, ne tro frue lanĉi novajn projektojn, kaj studi softvarajn ŝanĝojn antaŭ ol lanĉi ilin,
  • disvolvi kaj instigi al reciprokaj relegado kaj korektado, kaj entendisdonado precipe en la malpli disvolviĝintajn landojn.

La estonto de la projektoj estas ligita al la implikiĝo de la komunumoj kaj mi esperas ebligi kaj gvidi la komunumojn disvolvigi la pli malgrandajn projektojn, validigi la entenon, dissendi kaj publikigi, promocii, plibonigi la eksterajn rilatojn, integri la diversajn projektojn unuj en la aliajn, la permesilan demandon, plibonigi la GFDL, plifirmigi la Vikinovaĵejojn kun fino de la betaperiodo, plivastigi la aŭdformatojn, kaj certigi ke la projektoj estu facile kaj entute reuzeblaj kaj ke ĉiuj softvaraj demandoj estu enkalkulitaj.

Bonvolu tie skribi viajn demandojn: User:Angela/Election questions 2005en:User:Angela/Election questions 2005

Anthere[edit]

Uzulo : Anthere
Vera nomo : Florence Nibart-Devouard
Loĝloko : Clermont-Ferrand, Francio
Uzulaj paĝoj : la ĉefaj estas fr:Anthere, en:Anthere, Commons:Anthere kaj meta:Anthere
Partoprenante en Wikimedia de : februaro 2002. Administrantino ĉe wiki fr (somero 2002), ĉe meta (januaro 2003), ĉe wiki en (majo 2003), ĉe komunejo (aŭtuno 2004), steward (aprilo 2004), anino de arbitra komitato (mediation committee) ĉe en (januaro 2004). Mi elektiĝis kiel administra komitatino en junio 2004 kaj estas vic-prezidantino de Wikimedia Fondaĵo.

Projektoj en kiuj mi partoprenas : Mi precipe partoprenis en franclingva kaj anglalingva vikipedioj dum pli ol du jaroj kaj ankaŭ ĉe meta. De junio 2004, mi dediĉis mian energion al la Fondaĵo kie la plej multo de la laboro estas farita retpoŝte, ĉe meta ĉe WikimediaFoundationWiki, aŭ ĉe GrantWiki).
Lingvoj en kiuj mi partoprenas : Franca, angla kaj Guglaj tradukoj kiam necese.
Ligoj al miaj kontribuoj : ĉe en, ĉe meta, ĉe fr ....
Via kandidatiĝo : Mallonge... : Dum la jaro pasigita en la administra konsilantaro de la Fondaĵo (board), mi aparte aprezis kunlabori kun ĉiuj kiuj kontribuis en la aferoj de la konsilantaro. Mi dezirus daŭrigi tiun laboron, ĉar unu jaro estas mallonga tempospaco por ke tiuj agoj havu daŭran efikon.
Miaj valoroj ne vere ŝanĝiĝis kaj la plej multo el kio mi skribis lastjare daŭre validas. Mi subtenas regatan kaj regulan disvolviĝon de la organizo kies administra konsilantaro (la board) garantias la stabilecon kaj la neŭtralecon ebligante samtempe doni povon al la geredaktantoj partopreni kaj promocii ĝian kreskon.

La punktoj kiujn mi ŝatus ektrakti :

  • transsendi la petojn de la komunumo al la konsilantaro
  • informi la komunumon, ekzemple pere de Quarto
  • regi la Fondaĵon demokratece kun aŭtoritata delegado (oficialaj pozicioj, laborgrupoj, Wikicouncil)
  • favori starigon de lokaj asocioj
  • kreskigi la videblecon de la Fondaĵo kaj de ties projektoj (WMF-TTT-ejo , prezentoj, intervjuoj)
  • kolekti monrimedojn, precipe de asocioj , centrigitaj sur Afriko kaj edukado de la infanoj kaj virinoj.
  • Plu disvolvi la leĝan kadron (juriwiki-l, jura teamo, protekto de la privata vivo, uzado de logobildoj)
  • Starigi partnerecojn en la rekta sekvo de la celoj de la Fondaĵo (sen politika rekomendo). Protekti la sendependecon de la projektoj (malsamaj partnerecoj)
  • protekti la principojn libereco, senpageco, neuzo de reklamo, malfermiteco, ĝentileco kaj kunlaborado

Bonvolu tie skribi viajn demandojn  :
user:Anthere/WMF2005


Arno Lagrange[edit]

Arno kun Jimbo

Uzulo : ArnoLagrange
Vera nomo : Arno Lagrange
Loĝloko : Bellegarde-du-Razès, Aude, France
Uzulaj paĝoj : eo:Vikipediisto:ArnoLagrange, fr:Utilisateur:ArnoLagrange Hejmpaĝo (eo fr)
Partoprenante en Wikimedia de : 19-a de decembro 2002
Projektoj en kiuj mi partoprenas : eo:Vikipedio, fr:Wikipédia, meta, Vikifontoj (eo Wikisource), fr:Wiktionary, Vikivortaro (eo:Wiktionary), en:Wiktionary
Lingvoj en kiuj mi partoprenas : eo, fr, en, de
af | bg | ca | cs | da | de | el | en | es | et | eu | fi | fr | ga | hi | hr | hu | io | is | it | ja | ko | la | lt | nl | no | oc | pl | pt | ro | ru | sk | sl | sq | sr | sv | sw | tr | uk | vo | wa | zh Ligoj al miaj kontribuoj : eo, fr, en, de, meta, wikisource, eo:Wiktionary
Mia kandidatiĝo : Mi kandidatiĝas por defendi en la administra konsilantaro lingvan egalrajtecon, ke oni klopodu trovi rimedojn por ke partoprenantoj en iu ajn el la projektoj en iu ajn el la lingvoj povu egale partopreni diskutojn kaj decidojn eĉ se tiu ne estas bona reganto de la anglo-usona lingvo.
Bonvolu tie skribi viajn demandojn  : Kandidatiĝo ĉe Wikimedia

Francis Schonken[edit]

Uzulo : Francis Schonken (krom en la latina vikivortaro kie mi nomiĝas Gradus 1883)
Vera nomo : Francis Schonken (vidu, ekzemple ĉi ligon)
Loĝloko : Gento, Belgio
Uzulaj paĝoj : (Ĉefa:) Anglalingva Vikipedio; (aliaj:) Nederlandlingva Vikipedio; Franclingva Vikipedio; Meta; Vikifontoj; Komunejo; Vikicitaro; Anglalingva vikivortaro; Latinlingva vikivortaro
Partoprenante en Wikimedia de : Julio 2004
Projektoj en kiuj mi partoprenas : (>400 kontribuoj:) Anglalingva Vikipedio; Nederlandlingva Vikipedio
Lingvoj en kiuj mi partoprenas Angla, Nederlanda, Franca (kaj iom ete Germana kaj Latina)
Ligoj al miaj kontribuoj : Anglalingva Vikipedio - Nederlandlingva Vikipedio - Franclingva Vikipedio - Meta - Vikifontoj - Komunejo - Vikicitaro - Anglalingva vikivortaro - Latinlingva vikivortaro
Via kandidatiĝo  : Mi amas Vikipedion (kaj la aliajn projektojn de Wikimedia). Rilate al la aliaj Wikimedianoj mi klopodas promocii koherecon inter la Wikimedia-projektoj. Rilate la tutan mondon mi klopodas promocii la Vikipedion kaj la aliajn realigaĵojn de Wikimedia. Tio estas : tute same la "abstraktajn kaj pratikajn" ideojn kiel la Neŭtralan vidpunkton kaj la konsentemo, kiel la promociadon de la softvaro MediaWiki, kiun mi instalis sur mian propran TTT-ejon (vidu mian uzulan paĝon en tiu paĝaro)
Bonvolu tie skribi viajn demandojn  : en:user talk:Francis Schonken

Jussi-Ville Heiskanen[edit]

Uzulo : Cimon avaro, (en iuj lokoj Cimon Avaro)
Vera nomo : Jussi-Ville Heiskanen
Loĝloko : Helsinko, Finnlando
Uzulaj paĝoj : en:user:Cimon avaro; fi:user:Cimon Avaro
Partoprenante en Wikimedia de :: 13-a de Aprilo 2003
Projektoj en kiuj mi partoprenas : Angla Vikipedio, Finna Vikipedio, (Mi ankaŭ redaktis iom ete en Vikifontoj kaj simplangla, kaj interligis en projektoj en pluraj lingvoj -- ho, kaj Metrta kompreneble)
Lingvoj en kiuj mi partoprenas : Nur Finna kaj Angla, mi timas
Ligoj al miaj kontribuoj : en:user:Cimon avaro; fi:user:Cimon Avaro; User:Cimon avaro
Via kandidatiĝo :

Mia antaŭa kandidatdeklaro de 2004 estas larĝe plu aktuala.

  • Nun la konsilantaro bezonas evolui al grupo kiu petu impulsojn el la komunumo
  • Dum la konsilantaro estas nun sur firma grndo, ĝia travidebleco devus kreski - kie ne malhelpas leĝaj demandoj kaj aliaj aferoj kies trofrua diskonigo povus ĝeni.
  • La fondaĵo Wikimedia devus koncentriĝi sur la kerno de sia projekto ;: la enciklopedio vikipedio, ĝi estas nia unika projekto kaj ĝia daŭra sukceso helpos ankaŭ la aliajn projektojn. Se la vikipediaj projektoj havas problemojn (pri kresko ekzemple), la bonfarto de la aliaj projektoj ne multe helpos.
  • La formalaj instucioj de Vikipedio (asocioj, konsilantatro, oficialaj postenoj) neniam devus superŝuti la laboron faritan por produkti nian veran laboron.
  • Malrapida kaj natura disvolviĝo estas la plej bona vojo por eviti troetenditecon , kreante instituciojn nur post kiam ili fariĝus absolute necesaj, kaj plifortigus produktivecon anstataŭ forpreni de ĝi.

Bonvolu tie skribi viajn demandojn  : en:user talk:Cimon avaro


Sj[edit]

Uzulo: Sj
Vera nomo : Samuel Klein
Loĝloko: Boston, Massachusetts
Uzulaj paĝoj: (Ĉefe:) Angla Vikipedio kaj Meta-Wikimedia.
Partoprenante en Wikimedia de: Januaro 2004
Projektoj en kiuj mi partoprenas : Angla Vikipedio kaj Meta || vikio de Vikimanio, Subvencipeta vikio, and Vikio de la fondaĵo || Vikinovaĵoj, Vikilibroj, Vikifontoj, kaj komunejo || Nahŭatla Vikipedio kaj Svahila Vikipedio
Lingvoj en kiuj mi partoprenas : Mi kontribuis en 50 malsamaj projektoj de Wikimedia. Mi estas flua parolanto de la angla, kaj iom konas la germanan francan kaj hispanan lingvojn. Mi priatentas vikipediojn en nahŭatla kaj svahila lingvoj.
Ligoj al miaj kontribuoj : ĉe en, ĉe meta, ĉe Vikinovaĵoj; ĉe vikilibroj; Vikifontj; ĉe komunejo....
Via kandidatiĝo :

La konsilantaro estas bonŝanca havi du aktivajn reprezentantojn de la uzularo kiuj kuraĝigas travideblecon kaj konsideradon de la vidpunktoj de la komunumo, eĉ kiam la disvolviĝo de la Fondaĵo akcelis. Bonvolu reelekti Angela-n kaj Anthere-n kiel reprezentantoj.

Mi kandidatiĝas pro unu kaŭzo : permesi al la redaktantoj kaj legantoj plibonigi siajn projektojn1 ĉiamaniere2.

La projektoj de Wikimedia estas la plej grandioza kunlaborado de nia generacio. Mi promocias ĝin kien ajn mi iras3. Nun ili kreskas pli rapide ol la stukturoj de iliaj komunumoj4. Multaj komunumanoj sentas sin senpovaj fari gravajn ŝanĝojn aŭ novajn iniciativojn 5; timemaj redaktantoj estas rajtigitaj malaperi. Kaj ili estas milionoj 6 da talentaj legantoj kiuj helpus, se ili scius kiel7.

Wikimedia profitus de ĉirkaŭaĵo kie ĉiuj estas kuraĝigitaj labori pri novaj ideoj9 — eĉ frenezaj aŭ grandiozaj — sen speciala titolo10. Centoj da ŝlosilaj projektoj atentindas (kelkaj ekzemploj); ĉiu taŭga por la talentoj kaj interesoj de kelkaj nunaj fervoraj Vikipediistoj11.

Ni identigu la komunumon de niaj subtenantoj kaj iliaj kapabloj12, kaj instruu al ili kiel helpi gvidi la projektojn 13, antaŭ ol la projektoj estus superŝutataj pro sukceso.

Bonvolu tie skribi viajn demandojn  : User talk:Sj