Viki/-printempo 2017

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
This page is a translated version of the page Wikimedia CEE Spring 2017 and the translation is 93% complete.
Outdated translations are marked like this.

Viki-printempo 2017 estas ĉiujara evento organizita de Vikimediistoj kaj Vikipediistoj kiuj aliĝis al la kunlaborado de Mez-Orienta Eŭropo kun celo subteni kreadon de artikoloj pri ĉiuj landoj de la regiono en ĉiu Vikipedio.

En nuntempaj tempoj la regiono de Mez-Orienta Eŭropo spertis plurajn malfeliĉajn Printempojn kiuj rezultigis miskomprenojn, konfliktojn kaj seniluziiĝon (exempli gratia la anstataŭigo de Dubček en aprilo de 1969 por renversi la Pragan Printempon, kreskantaj konfliktoj en la regiono Montara Karabaĥo en la printempo de 1988, intensigo de konflikto en Ĉednestrio en marto de 1992, la komenco de la sieĝo de Sarajevo en aprilo 1992 kaj laste la printempo de 2014, kiu markas la komencon de la Milito en Donbaso).

Vikimedia Printempo de Mez-Orienta Eŭropo celas aliĝi al lokaj fortoj de libera scio por amasigi kaj distribui informojn pri historio, kulturo, tradicioj kaj homoj en ĉiu angulo de la regiono por subteni reciprokan agnoskon kaj komprenon kaj por pliigi la kvanton kaj kvaliton de libera scio disponebla en la regiono Mez-Orienta Eŭropo tutmonde.

La evento mem okazas tradicie de la 21-a de marto ĝis la 31-a de majo. Dum tiu periodo ekzistos individua konkurado de artikoloj en espereble ĉiuj Vikipedioj en la regiono kaj multaj ekster ĝi, koncentrante sin en kreado kaj signifa plibonigado de artikoloj en malsamaj kategorioj kiaj historio, kulturo kaj famuloj de ĉiuj kaj ĉiu partoprenanta lando de la regiono. Por pli da informoj pri temoj de artikoloj, bonvolu konsulti la paĝojn kun la listoj de artikoloj.

Lokaj konkursoj estas organizitaj de lokaj teamoj kaj en ĉiu komunumo la konkurso havos iomete malsaman aspekton por prikonsideri lokan kuntekston. Datumoj de kontakto de la lokaj kunordigantoj troviĝas en la kontakto-paĝo. En la lastaj du eldonoj montriĝis ke volontulaj organizantoj de la malsamaj komunumoj daŭrigis la taskon por la konkurso ĝis la fino. Lokaj teamoj prezentas listojn de artikoloj pri sia lando, kiujn ili ŝatus vidi en ĉiu ebla lingvo kaj redaktantoj de ĉiuj aliaj landoj kreas kaj signife redaktas tiujn artikolojn, per kio partoprenantoj povas skribi pri iu ajn temo, en rilato kun la aliaj partoprenantaj landoj en la regiono.

Ju pli da partoprenantoj, des pli bone. Se novaj landoj aliĝos dum la printempo, lokaj organizantoj devos prilabori liston de taskoj - kaj amuziĝi!

Internaciaj organizantoj

Nomo Uzantnomo Lando Aneco
Nikola Kalchev Лорд Бъмбъри Bulgaria Wikimedians of Bulgaria User Group
Алиса Селезньова Bulgaria Wikimedians of Bulgaria User Group
Mārtiņš Bruņenieks Papuass Latvia Wikimedians of Latvia User Group
Philip Kopetzky Philip Kopetzky Austria Wikimedia Österreich
Natalia Szafran-Kozakowska Magalia Poland Wikimedia Polska
Vira Motorko Ата Ukraine Wikimedia Ukraine
Bohdan Melnychuk Base Ukraine Wikimedia Ukraine
Liam Wyatt Wittylama Australia Europeana Liaison

Blogo kaj sociaj retoj