VikioPorHomajRajtoj-Konkurso

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
This page is a translated version of the page WikiForHumanRights Challenge/2021 and the translation is 92% complete.
Outdated translations are marked like this.
#WikiForHumanRights: 2021 Challenge
Right to a healthy environment

Write about human rights, environmental health and diverse communities impacted by these issues around the world!

There is nothing like home :) Read more about the campaign! Ready to win? Learn more about our partners Follow the numbers .. {{{imge_exp_text7}}} Follow the numbers .. Follow the latest news..
Homepage Call to Action Prizes List of articles Participants Community events Discussion Log

Hejmpaĝo de la konkurso

Bonvenon al la #VikioPorHomajRajtoj-konkurso pri la "Rajto al sana medio"! Ĝi estas parto de la pli ampleksa #WikiForHumanRights campaign.

Kio: Estas publika skriba konkurso por krei kaj plibonigi artikolojn rilataj al homaj rajtoj, precipe homa rajto al sana medio, en lingvoj de Vikipedio aŭ aliaj Vikimediaj projektoj. La venkintoj ricevos malgrandajn premiojn por memorfesti iliajn partoprenojn. La konkurso estas organizita kiel parto de la #VikioPorHomajRajtoj-kampanjo, de la 15-a de aprilo ĝis la 15-a de majo 2021, en kunlaboro kun la Alta Komisiono de UN por Homaj Rajtoj (OHCHR) kaj Programo de UN pri la Homa Medio.

Kiam: La skriba konkurso daŭros de 00:01 de la 15-a de aprilo ĝis 23:59 de le 15-a de majo 2021 (UTC). Ĵaŭdo, la 22-an de aprilo estas la Internacia Tago de Planedo Tero. Okazos eventoj dum la konkurso (aliĝu lokan eventon!), se vi serĉas inspiron aŭ bezonas helpon pri temoj.

Kiel: Vi redaktas artikolojn kaj gajnas poentojn surbaze de nia poenta sistemo: vi gajnas poetojn dum vi plibonigas artikolojn, kaj la celo de ĉiu partoprenanto estas akiri la pli multon da poentoj kiel eblas. Estos specialaj premioj por kontribuaĵoj en aliaj lingvoj ol UN-aj lingvoj.

Kiu: Ĉiu povas helpi en ajna lingvo, por kunlabori per skribo kaj/aŭ traduko de artikoloj rilataj al homaj rajtoj kaj rajto al sana medio. Ĉiu vikipediisto kiu havas vikipedian konton (en ajna vikio, inkluzive la inkubatoro) povas partopreni. Por partopreni vi bezonas nur aliĝi en la Partoprenanta sekcio.