La 2022 balotadoj por la Kuratoraro de la Fondaĵo okazas de la 23-a de aŭgusto 2022 al la 6-a de septembro 2022.
La Vikimedio-komunumanoj povas elekti du kandidatojn por trijara mandato. Tiu ĉi paĝo klarigas la instrukciojn por voĉdoni. La komunumanoj legu la preskriboj pri balotrajto kaj la Oftaj demandoj.
En la balotpaĝo troviĝas vico da kurtenaj menuoj. La voĉdonanto ordigu la kandidojn laŭ sia preferoj, de “Prefero 1” (la plej preferata) al “Prefero 6” (la malpli preferata).
Komencante ĉe la listsupro, la voĉdonanto ordigu la plej elektindajn kandidatojn. La malpli elektindaj estu klasataj ĉe la fino de la listo. La tute ne elektindaj estu nenie notitaj.
Eblas ĉesi la ordigadon iam ajn. Ekzemple el 6 ordigendaj kandidatoj, la voĉdonanto povas klasi nur la 4 unuajn, kaj la 2 aliajn nezorgi.
La kandidatoj estu klasataj sen preterpasi numerojn inter ili. Preterpasi numerojn rezultigus eraron.
La voĉdonanto ne klasu plurfoje la saman kandidaton. Tio rezultigus eraron.
Eblas balotadi plurfoje. La lasta voĉdono anstataŭas la antaŭajn. Eblas balotadi tiom da fojoj, ke la voĉdonanto deziras.