Help:Unified login/eo
| Lingvo: | English • Afrikaans • العربية • български • català • Deutsch • Ελληνικά • English • Esperanto • español • français • hrvatski • magyar • interlingua • Bahasa Indonesia • italiano • 日本語 • 한국어 • Lëtzebuergesch • Bahasa Melayu • Nederlands • polski • português • română • русский • slovenščina • српски / srpski • svenska • ไทย • українська • Tiếng Việt • 中文 • 中文(简体) • 中文(繁體) |
|---|
| ←Helpopaĝoj | Unuigita salutsistemo |
Pri unuigita salutsistemo [edit]
Kio ĝi estas [edit]
Fondaĵo Vikimedio funkciigas familion da komunumoj de rete redakteblaj rimedoj. Ĝis nun uzuloj estis petitaj krei apartan salutkonton sur ĉiu el tiuj projektoj, en ĉiuj lingvoj kie ili aperis. Tio aldonis kroman ŝarĝon por kontribuantoj kiuj engaĝiĝis en pluraj projektoj, aparte kiam plurmedia integrado kun Komunejo fariĝas pli esenca.
La lanĉata unuigita salutsistemo kombinas la uzulajn kontojn por ĉiuj tiuj projektoj. La plej granda avantaĝo estas unika enskribiĝo (ne estas necese rekrei sian salutkonton sur ĉiu nova projekto en kiu oni engaĝiĝas) kaj kohera identeco (uzulnomo nun ĉiam signifas iun difinitan uzulon; neniu alia povas uzi tiun nomon en alia projekto).
Kion tio ŝanĝas [edit]
Registrinta uzulnomon rezervas ĝin ĉie; tio signifas ke malsamaj uzuloj ne plu povas registri la saman konton sur malsamaj projektoj. Uzuloj bezonas nur sciigi sian retadreson sur unu konto. Ŝanĝi la pasvorton en iu ajn projekto ŝanĝas ĝin konsekvence en ĉiuj projektoj.
Kion tio ne ŝanĝas [edit]
- Iuj aferoj plu restas lokaj :
- Uzulaj rajtoj estas lokaj, kio signifas ke administrantoj ne havos administrantajn rajtojn ĉie.
- Uzulaj preferoj estas lokaj, kvankam la retadreso estu sciigita kaj konfirmita en nur unu loko. Vi povas plu havi malsamajn preferojn en malsamaj projektoj.
- Avizo, kiam vi ricevas novan mesaĝon, restas loka; vi vidos la novmesaĝan skatolon nur en la projekto kiun vi rigardas. Tio povus ŝanĝiĝi estonte.
- Ensaluto: registri konton funkcias por ĉiuj projektoj. Nun eblas ensaluti ankaŭ tutskale ensalutante ĉe meta.wikimedia.org (per la ĝenerala salutnomo kaj pasvorto).
- Uzuloj plu povas havi malsamajn salutnomojn en du projektoj; tamen tiuj kontoj ne estos ligitaj en unuigita salutsistemo
- La unuigita salutsistemo funkcias nur en la projektoj de Wikimedia Fondaĵo; paĝaroj funkciantaj per MediaWiki sed ne regitaj de la Fondaĵo plu havos sendependan salutsistemon.
Konfliktsolvo [edit]
La sistemo aŭtomate kunfandos samnomajn kontojn se ili havas la saman aŭtentigitan retadreson, aŭ se la uzulo povas ĝuste provizi ties pasvorton.
Ĉar registrado estis dum longa tempo aparta por ĉiu projekto, estas multaj uzulnomoj kiuj apartenas al malsamaj personoj en malsamaj projektoj. La nova sistemo permesas po nur unu uzulo por ĉiu uzulnomo, sekve estos kelkaj kazoj kiam estos necese renomi iujn kontojn. Tio estu mane farita de iu loka burokrato aŭ de stevardo (vidu uzurpado).
Stevardoj povas vidi datenojn de ĝenerala uzulnomo kaj mane kunfandi aŭ malkunfandi kontojn uzante Special:CentralAuth.
La sistemo havas algoritmon bazitan sur reguloj por decidi kiel solvi konfliktojn (nomita 'migrado'), kiel klarigite sube. Korespondantaj kontoj estos defaŭlte kunfanditaj en la uzulkonton kun la plej multaj redaktoj. Uzuloj povas garantii glatan transiron konfirmante ke ili provzis la saman retadreson aŭ pasvorton sur ĉiuj el siaj uzulkontoj. La procezo estos tute nevidebla por uzulo se ne estos konfliktoj.
- La sistemo unue provos aŭtomate kunfandi kontojn.
- Interkorespondantaj kontoj kiuj havas aŭtentigitan retadreson aŭ pasvorton estos aŭtomate unuigitaj.
- La unuigo de la restantaj kontoj devos esti solvita per unu el tiuj rimedoj :
- ensaluti kaj konfirmi ke ili apartenas al la posedanto de la ĉefa konto.
- ensaluti kaj selektante novan unikan nomon, aŭ per aŭtoritata burokrata alinomigo al nova unika nomo
- kontoj kiuj ne estos kunfanditaj post difinita tempodaŭro estos aŭtoritate renomita de la programo. La dato por tio ne jam estas decidita
Historio [edit]
Brion Vibber estas komisiita por tiu projekto. Li prelegis kiel tio povus funkcii en decembro 2005 en Berlina renkontiĝo, publikigis realignotojn en la koddatenbazo en aprilo 2006, kaj estis temo prezentita dum Wikimania 2006.
Brion anoncis sukcesan migrprovon en novembro 2006. Kolekto de datenoj estis plenumita en 2 horoj, kaj kunfando en 5 horoj. 4 457 075 ĉefkontoj estis konfirmitaj kun 578 128 flankkontoj aŭtomate kunfanditaj baziĝinte sur korespondantaj retadresoj aŭ englutante neuzitajn kontojn. 134 242 flankkontoj devos esti kunfanditaj per uzula ago (71 741 unikaj uzulnomoj havas kontojn kiuj restas nekunfanditaj).
Unuigita salutsistemo estas realigita nur por administrantoj en marto 2008, kaj uzurpado estis kreita por ebligi konfliktsolvadon.
Oftaj demandoj [edit]
Ĉu mi povas esti renomita post kontunuigo? [edit]
Nun ne. Ni atendas ke alinoma ilo estos kreita kiam la bezono montriĝos.
Ĉu mi povas kunfandi malsamajn uzulnomojn ? [edit]
Ne, sed tio devus esti estonte ebla. [1]
- Notu ke uzulnomoj sur plej individuaj projektoj povas esti anticipe alinomitaj.
Iu uzas mian nomon sur alia projekto, kiel mi povas akiri tiun konton ? [edit]
Unue, notu ke la ekzisto de alia konto ne malhelpas vin akiri la ĝeneralan konton. Kiam vi kunfandas vian konton, vi estos sciigita ke la kunfandiĝo estas nekompleta, sed tio samtempe kreos por vi la ĝeneralan konton por vi. Vi povos uzi tiun konton sur ĉiuj projektoj krom sur tiu(j) kie la nomitan konton ne vi regas.
Se vi volas uzurpi konton sur alia projekto, vi devas tion peti de burokrato sur la problema projekto. laŭ lokaj reguloj, la burokrato povos renomi la celkonton. Se ne estas burokrato en la projekto vi petu de stevardo uzurpi tiun konton.
Ĉu vi devos havi aŭtokonfirmitan statuson sur aliaj projektoj ? [edit]
Ne. Vi devos atendi dum la taŭga tempodaŭro post unua ensaluto en ĉiu aparta projekto, antaŭ ol ricevi aŭtokonfirmitan statuson.
Ĉu mi povas kunfandi kontojn el projektoj kun limigita kontkreebleco? [edit]
Ne. Pro sekuraj kialoj. Se la projekto ne havas nelimigitan kontkreeblecon, momente kunfandiĝo ne eblas.
Vidu ankaŭ [edit]
- Anoncoj kaj novaĵoj
- [Wikitech-l] Statuso de unuigita salutsistemo
- presento dum Wikimania 2006: "Kio kuiras en MediaWiki: Unuigita salutsistemo, versiomarkado, kaj aliaj bonaĵoj"
- Vikifontaj novaĵoj: "Unuigita salutsistemo en provfazo"
- [Wikitech-l] gvidilo por Unuigita salutsistemo
- Diskutoj
- Cimoj: Plena cimlisto
- Bug 57: "Single login on all wikimedia projects"
- Bug 1552: "Feature request: Upload to commons from Wikipedia, Wikibooks, etc."
- Bug 3525: "Cross-wiki watchlists with option for public viewing"
- Bug 3544: "Single Recent changes on several mediawikis"
- 12096: Special:MergeAccount does not identify all accounts
(Novaj cimoj estu enigitaj por Produkto "MediaWiki extensions" kaj Component "CentralAuth")
- Realignotoj en la koddatenbazo.