Elekto 2013 de la vikimedia fondaĵo

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
This page is a translated version of the page Wikimedia Foundation elections 2013 and the translation is 90% complete.
Info The election ended 22 June 2013. No more votes will be accepted.

The results were announced on 24 June 2013.

Helpu traduki la elektadon.

Process

La elekto 2013 de la vikimedia fondaĵo okazos inter la 8-a kaj 22-a de junio 2013. Membroj de la vikimedia komunumo havas la eblecon elekti kandidatojn por tri postenoj:

  • Tri kandidatojn por la estraro por 2-jara oficperiodo kiu finiĝos en 2015. La estraro, angle nomata Board of Trustees, estas la plej alta direktiga instanco de la vikimedia fondaĵo, neprofitocela organizaĵo registrita en Usono. La vikimedia fondaĵo kontrolas multajn diversajn projektojn kiel Vikipedio kaj la vikimedia komunejo.
  • Du kandidatojn por la estrara Komitato por disdividado de fondusoj por dujara oficperiodo.
  • Unu kandidaton kiel komitata ombudsmano por dujara oficperiodo.

La elekto estas sekurigataj per la programo SecurePoll. Voĉdonoj sekretas, kaj neniu el la elekta komitato, la estraro, aŭ iu ajn alia en la vikimedia fondaĵo havas aliron al ili. La kodiga ŝlosilo por la elekto estas tenata per sendependa aliulo, kaj se aktivigata, la elekto estas haltigata. Iuj persone identigeblaj datumoj de voĉdonantoj (IP-adreso kaj aliaj datumoj kiuj esence similas al tiuj ricevataj per la Checkuser-helpilo) videblas per elektitaj malmultaj personoj kiuj kontrolas la elekton (la elekta komitato). Elektantoj donas sian voĉon per sistemo de aprobo/neŭtraleco/malaprobo. La voĉoj estos kalkulataj kaj la kandidatoj estos ranglistigataj laŭ procentaĵo de subteno, difinita kiel la nombro de voĉoj donataj favore al la kandidato dividata per la suma nombro de voĉoj donataj por la kandidato ("neŭtralaj" preferoj ne kalkulatas).La kandidatoj kun la plej altaj procentaĵoj de subteno estos rekomendataj al la estraro por nomumo.

La elekta komitato anoncos la rezultojn plej laste la 28-an de junio 2013. Detalaj rezultoj publikiĝos.

Informo por voĉdonantoj

Kondiĉoj

Redaktantoj

Eblas voĉdoni per iu ajn registrita konto kiun vi posedas en vikimedia vikio. Eblas voĉdoni nur unufoje, sendepende de kiom da kontoj vi havas. Por kvalifikiĝi, la konto devas plenumi sekvajn kondiĉojn:

  • ne esti blokita sur pli ol unu projekto, kaj
  • ne esti blokita en la projekto de kiu vi voĉdonas, kaj
  • ne esti vikia roboto, kaj
  • per ĝi vi devas esti farinta almenaŭ 300 redaktojn antaŭ la 15-a de aprilo 2013 en vikimedia vikio (redaktoj en diversaj vikioj sumiĝas se viaj kontoj estas unuigitaj al unu globala konto), kaj
  • per ĝi vi devas esti farinta almenaŭ 20 redaktojn inter la 15-a de decembro 2012 kaj la 30-a de aprilo 2013.
Programistoj

Programistoj kvalifikiĝas por baloti se ili:

  • Estas administrantoj de Wikimedia serviloj kun aliro al ties konsolo (shell).
  • Havas rajton ensendi progmodon kaj ensendis almenaŭ unu kodofragmenton en git inter la 1-a majo 2012 kaj 30-a aprilo 2013.
Laborantoj kaj kontraktitoj

Nuntempaj laborantoj de Wikimedia Foundation kaj kontraktitoj kvalifikiĝas por baloti se ili estis dungitaj de dum 30-a aprilo 2013.

Membroj de la estraro kaj la konsilantaro

Nunaj kaj antaŭaj membroj de la estraro (Board of Trustees) kaj la konsilantaro (Advisory Board) rajtas voĉdoni.

Informo por kandidatoj

Ĉiuj kandidatoj devas minumime plenumi la kondiĉojn por balotantoj kaj krome kelkajn specifajn kondiĉojn depende de ilia rolo. "Samtempaj kandidatiĝoj por kelkaj roloj ne estas permesitaj".

  • Klaku tie ĉi por atingi informon pri kandidatoj por "Board of Trustees".
  • Klaku tie ĉi por atingi informon pri kandidatoj por Funds Dissemination Committee
  • Klaku tie ĉi por atingi informon pri kandidatoj por Funds Dissemination Committee Ombudsperson

Organizado

Tempoplano

  • 24-a de aprilo - 17-a de majo 2013: akcepto de kandidatiĝoj
  • 17-a de majo 2013: limdato por sendi pruvon pri identeco (malfruaj aŭ mankantaj prezentoj ne akceptiĝos)
  • 1-a ĝis 15-a de junio 2013: elektoj
  • 16-a ĝis 18-a de junio 2013 : kontrolo de la voĉdonoj
  • 18-a ĝis 22-a de junio 2013: publikigo de rezultoj

Se vi rajtas voĉdoni:

  1. Legu la sinprezentojn de kandidatoj kaj decidu kiun kandidaton vi subtenos.
  2. Iru al la vikia paĝo "Special:SecurePoll" ĉe la vikio de kiu vi volas baloti. Ekzemple, se vi estas plej aktiva ĉe la vikio eo.wikipedia.org, iru al wikipedia:eo:Special:SecurePoll/vote/330.
  3. Sekvu la klarigojn sur tiu paĝo.