Administranto



Administrantoj (ankaŭ konataj kiel sistemfunkciigistoj) estas uzantoj, kiuj havas la teknikan kapablon de:
- forigi kaj malforigi (restaŭri) paĝojn, kaj vidi forigitajn versiojn de paĝoj;
- forbari kaj malforbari uzantojn, individuajn IP-adresojn kaj gamojn da IP-adresoj;
- protekti kaj malprotekti paĝojn, kaj redakti protektitajn paĝojn;
- (se disponebla) fiksi la stabilan vidnivelon de iu paĝo (vidu ĉi tie por ekzemplo);
- redakti plej multajn paĝojn en la MediaWiki-nomspaco;
- importi paĝojn el aliaj Vikimedio-projektoj;
- plenumi aliajn funkciojn rilatajn al la teknika prizorgado;
- aldoni kaj forigi uzantojn el kelkaj uzantogrupoj, kiel ekzemple reirigantoj, esceptitoj de IP-blokado aŭ amasafiŝantoj.
Administrantoj povas plenumi ĉi tiujn agojn nur en vikio, en kiu ili ricevis administran statuson.
La rolo kaj atendoj rilate al administrantoj, same kiel la politikoj pri ilia konduto, tre varias inter la diversaj projektoj. Kvankam administrantoj posedas pli da teknikaj kapabloj ol ordinaraj uzantoj, oni ne devus konfuzi tion kun aŭtoritato, kiu estas akirata aparte kaj donata de la komunumo. Iuj vikioj eĉ ne adoptis skribajn politikojn por administrantoj aŭ kandidatoj por la posteno de administranto. Tio kutime ŝuldiĝas al limigita nombro da uzantoj kaj agadoj.
Iuj projektoj uzas malsamajn terminojn por administrantoj. Ekzemple, la angla Vikiversitato uzas terminon, kiu tradukeblas kiel "zorganto", dum la hispana Vikipedio uzas esprimon, kiu tradukeblas kiel "bibliotekisto".
Ĉiuj "administraj" agoj estas registritaj kaj malfareblaj de iu ajn alia administranto. La sama principo validas por ĉiuj specialaj permesoj en MediaWiki, kvankam iuj ne estas publike registritaj: vidu ekzemple kontrolantojn, kiuj devas esti almenaŭ duope en ĉiu projekto de Wikimedia por povi kontroli unu la alian. Tio igas ilian agadon zorge observata de la komunumo entute. Aparte, ĝi estas komparebla al la ius intercessionis aŭ al la vetoo de la romiaj konsuloj: temas pri enkonstruita sistemo por agado bazita sur konsento, reciproka kontrolo kaj preventado de misuzo. Kiam la sistemo malsukcesas fakte preventi misuzon, kaj oni plurfoje devas efektive ekzerci tiajn povojn por malfari antaŭan agon, tiam okazas tio, kion oni nomas rado-milito.
Administrantoj estas submetitaj al la universala politiko pri revizio de administra agado, kiu kondiĉas, ke iliaj rajtoj povas esti forigitaj, se ili estas neaktivaj dum pli ol du jaroj.
Vidu ankaŭ
- Administrantoj de Vikimediaj projektoj
- Meta:Administrantoj – administrantoj en Meta
- Manlibro:Administrantoj ĉe MediaWiki.org – por informoj pri la titolo "Administranto" en la programaro MediaWiki, por uzantoj de MediaWiki-projektoj, kiuj ne estas parto de la Fondaĵo Vikimedio