Strategio 2015/ Konsulto de la komunumo
For the 2016 consultation, please see 2016 Strategy/Community consultation |
This phase of the consultation is closed. For information about the outcome, please see our blog post. While you are welcome to continue to discuss here, please know that future submissions may not be reviewed by staff. We look forward to talking to you more about the themes that have emerged in the near future! |
La Fondaĵo Vikimedio (WMF) estas neprofitcela, bonfara organizo kiu apogas kaj lanĉas ĉefe viki-bazitajn sciprojektojn kiel Vikipedion. Laborante kun kelkmil libervolaj kontribuantoj kaj legantoj, ni senĉese strebas kreskigi niajn projektojn kaj pligrandiĝi por dividi liberan, multlingvan sciaron kun la mondanoj.
Gravas viaj ideoj. Ni prilaboras estontecan strategion por la WMF kaj klare bonvenigas proponojn kaj informojn de vi. Viaj spertoj kaj vidpunktoj helpos nin plivastigi niajn konvinkojn kaj atingi rezulton subtenontan nian celon. Ni legos viajn kontribuojn helpantajn por krei strategion, kiun ni diskutos poste en la komunumo.
Por pliaj informoj vizitu Fonon aŭ legu tiun blogaĵon.
Kiel kontribui?
Bonvolu legi pri la priskribotaj evoluoj kaj respondu la demandojn en la diskutejo.
La evoluoj
La interretejo ŝanĝiĝas. Por la sekvaj tri jaroj atendas ni plifortan efikon de almenaŭ du ĉefaj tutmondaj tendencoj:
- La mondo iĝas portebla. Tendenco estas ke porteblaj aparatoj pli kaj pli iĝas la ĉefa (aŭ eĉ unuopa) metodo por enretiĝi. Niaj retejoj nepre estu pretaj por tio.
- Plia miliardo da retuzantoj kapabliĝas entretiĝi (ĉefe azianoj, latinamerikanoj kaj afrikanoj). Tiuj uzontoj malhavas klaran imagon pri la Vikimedia projekto sed eble aliĝos kaj kontribuos volonte.
Niaj demandoj
Kiajn tendencojn mencius vi ĉefaj aldone al portebliĝo de enretiĝiloj kaj plimultegiĝo de uzantoj? Laŭ la estontecaj tendencoj, kiujn vi taksas gravaj: Kiaj aspektos sukcesaj, sanaj Vikimediaj projektoj?
Rakontu al ni viajn pensojn
Helpu formi l' estontecon de Vikimedia Fondaĵo per alklaki la suban butonon. Bonvenas viaj ideoj ekde kiam ni komencos la projekton.
Bonvolu memori ke ĉiuj respondoj puplikiĝos. Ni rajtos uzi kaj puplikigi ilin por esploraj aŭ aliaj celoj. Do ne sendu privatajn datumojn ĉi tien.