Lingua Libre (Libera lingvo)

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki
This page is a translated version of the page Lingua Libre and the translation is 75% complete.
Outdated translations are marked like this.
Projekto por enskribado de lingvoj
funkciigata de Wikimédia France (Vikimedio en Francio)

Lingua Libre

2020 Coolest Tool
Award Winner

in the category
Diversity

Informoj
TTT-ejolingualibre.org
Startis2015
Statistiko
Registraĵoj+1 200 000
Lingvoj+240
Parolantoj+1 500
Kontaktebloj
Wikimedia FranceAdélaïde Calais WMFr, Rémy Gerbet WMFr
CommunityYug, Pamputt

Lingua Libre (Libera lingvo) estas projekto ellaborita de Wikimédia France kaj celanta konstrui kunlaboran, multlingvan aŭdvidan tekstaron sub libera licenco, por:

  • Vastigi sciojn pri kaj en lingvoj per aŭdvida maniero en TTT, en Vikimediaj projektoj kaj ekstere;
  • Subteni la kreadon kaj evoluigon de retaj lingvaj komunumoj — speciale tiujn de nebonhavaj, minoritataj, regionaj, senskribaj aŭ signaj lingvoj — por helpi komunumojn aliri retajn informojn kaj certigi la vivecon de la lingvoj de tiuj komunumoj.

Kial?

La manko de diverseco kaj paroleco en Vikimediaj projektoj en TTT ĝenerale limigas eblecon de interretaj uzantoj interkomuniki kaj kontribui enrete al variaj TTT-aj platformoj kie ili ne povas trovi enhavon kaj komunumojn kiuj kunuzas ilian lingvon. Inter la regionaj minoritataj lingvoj kiuj estas senskribaj aŭ signaj, speciale minacataj estas tiuj nebonhavaj, multaj el kiuj estas en danĝero de formortado kaj por kiuj inkludo en la reton estas granda defio sed ankaŭ ŝanco. Vere, el la 7 000 ekzistantaj lingvoj, laŭ taksoj nur 2 500 ĝisvivos la sekvan jarcenton kaj nur 250 (malpli ol 5 %) faros ilian ciferan supreniron, faktoro kiu ankoraŭ estas esenca por ilia transvivado. Kurantaj iniciatoj fare de lingvistoj kaj aktivuloj por dokumenti kaj kunhavigi datumojn, risurcojn kaj enhavon enrete en endanĝeritaj lingvoj ne kontribuas direkte al la evoluigo de cifere-supreniranta lingva komunumo de interretaj uzantoj, kaj do restas limigitaj en ilia influo.

Lingua Libre celas plenigi tiun mankon de subteno, proponante enretan solvon por amasa enskribado, kiu kondukas al publikigo de kunlabora multlingva aŭdvida tekstaro sub libera licenco, kiel celo estas dokumenti kaj revivigi lingvojn per ekigo de la kontribuado fare de novaj lingvaj komunumoj en Lingua Libre kaj do ekstere.

Kiel?

Lingua Libre estas ilo kiu ebligas enskribi larĝan nombron de vortoj dum kelkaj horoj (ĝis 1 000 vortojn hore per pura vortolisto kaj fare de sperta uzanto). Ĝi aŭtomatigas la klasikan proceduron de enskribado kaj aldonado de aŭdvidaj priprononcaj dosieroj en Vikimediajn projektojn. Kiam la enskribado estas farita, la platformo aŭtomate alŝutas purajn, bone eltranĉitajn, bone nomitajn kaj optimumigitajn por aplikaj programoj aŭdajn dosierojn direkte al Vikimedia Komunejo.

Starigitaj partnerecoj

  • La DGLFLF: (Ĝenerala delegitaro por la franca lingvo kaj la lingvoj de Francio), parto de Kulturministrejo de Francio.
  • Lo Congrès: La permanenta kongreso de la okcitana lingvo.
  • La Maison de la Nouvelle-Calédonie à Paris: (Domo de Nova Kaledonio en Parizo), kiu reprezentas Novan Kaledonion en la metropola Francio.
  • La OLCA: Oficejo por la lingvo kaj kulturoj de Alzaco kaj Mozelo.
  • Plateforme Atlas: asocio celanta promocii kaj faciligi aliron al kulturo, homsciencoj kaj artoj, en ajna lingvo (kontakteblo).

Initiatives involving Lingua Libre

You have a project that uses lingua libre ? Link it below to celebrate it ǃ

Recording ː

Using the corpus of recordings for other projects ː

Komunumaj

La ĉi-supra bildo estas interaktiva kiam aklakita
Interaktiva mapo de parolantoj de Lingua Libre. (informpeto al la mapo).

Por aliĝi al ni, simple aldonu vian nomon sube per * ~~~.

Estroj ĉe Wikimédia France

Aktivaj administrantoj

Aliĝu al diskutoj

Vizitu la Babilejon de Lingua Libre Vizitu servilon de Discord de la Lingva Libre

Vidu ankaŭ